Quintus Horatius Flaccus
AL THALIARCHUS

Rigardu, staras blanke sub alta neĝ'
Soracte. Klinas sin pro la peza ŝarĝ'
la arboj pene, kaj rigidas
akvo rivera per akra frosto.

Forpelu fridon, ĵetu abunde al
la fajro lignon, pli malavare la
kvarjaran vinon, Thaliarchus,
verŝu nun el la Sabina kruĉo.

Ceteron dioj zorgu! Se ili jam
pacigis ventojn kun la batala mar'
luktantajn, nek cipreso estas
plu agitata, nek olda ulmo.

Pri morgaŭaĵoj scii ne volu, kaj
la tagojn, kiujn donos afabla Sort',
rigardu gajno! Nek ĥordancojn,
knabo, evitu, nek amojn dolĉajn,

dum foras griza aĝo moroza; kaj
vi floras. Nun la Kampon aliru, kaj
la placojn, flustri en fiksita
horo de nokto tenerajn vortojn.

Nun ĉarmas vin la rido petola de
knabin' angule ludkaŝiĝinta, kaj
garantiaĵ' rabita for de
brako, de ŝajne rezista fingro.